William Nicol
Aspekto
William Nicol | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1770 en Humbie | ||||
Morto | 2-an de septembro 1851 (81-jaraĝa) en Edinburgo | ||||
Tombo | Warriston Cemetery (en) vd | ||||
Loĝloko | Skotlando vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Edinburgo vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto geologo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dro. William NICOL (18a de aprilo 1770 – 2a de septembro 1851) estis skota geologo kaj fizikisto kiu inventis la laŭ li nomitan prismon de Nicol, nome la unua aparato por atingi eben-polarizitan lumon, en 1828.
Nicol faris sian prismon dusekcante paralelepipedon de Islanda spato (nome nature ekzistanta, travidebla kristala formo de kalcia karbonato) je ĝia pli mallonga diagonalo, kaj poste cementante la du duonojn kune per abia balsamo. La lumo kiu eniras en la prismon estas refraktita en du radioj, el kiuj unu aperas kiel eben-polarizita lumo. Nicol-prismoj ege faciligis la studadon de refrakto and polarizado, kaj estis poste uzata por esploradi molekulajn strukturojn kaj optikan agadon de organikaj komponaĵoj.